Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj

La movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ la SLT-movado estas aro da religiaj kredoj, kies anoj sekvas almenaŭ iom da la instruoj de Joseph Smith, Jr., kiu eldonis la Libron de Mormono en 1830. La Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj estas unu el multaj movadoj kiuj estiĝis dum la Dua Granda Vekiĝo en la 19-a jarcento en Usono. Multaj el ĉi tiuj movadoj, inter kiuj troviĝis la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, estis forte restaŭrismaj en perspektivo kaj ili klopodis atingi plurajn homojn, por tiel restarigi formon de Kristanismo kiun ili kredas esti pli kongrua kun la Nova Testamento.

Laŭ sia doktrino, Mormonismo estas la restarigo de la frua Kristianismo.

Estas grave kompreni, ke Mormonismo ne signifas nur la Eklezion de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj sed estas interne kompleksa religitradicio, enhavanta branĉojn kaj subbranĉojn, kiuj diferencas iomete en teologia kampo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search